
About this episode
En la 1486-a E_elsendo el la 30.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la inaŭguro de la Unua Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. Ĝi enhavas alparolojn, salutojn kaj bondezirojn okaze de ĉiu tiu evento kronologie de i.a. Mireille Grosjean, la konsilantino de la Komisiono, gvidinta la inaŭguron; de la prezidanto de UEA, Fernando Maia; de la vicprezidantino de la 111-a UK de UEA, Norina Schantl; de reprezentantino de E@I kaj de la Kongresa Fako de UEA, Dorota Rodzianko; de Gong Xiaofeng (Arko), UEA estrarano kaj membro de la Komisiono pri Virina Agado; de Miora Raveloharison, ankaŭ UEA-estrarano kaj organiza reprezentantino de la 1a Kongreso de la Komisiono por Virina Agado. En la komenco de la inaŭguro la Kongreson salutis kaj alparolis oficialaj reprezentantoj. En la nomo de la urbestrino de la urbo Graz Elke Kahr la salutojn transdonis kaj sukcesan kongreson deziris Sahar Menhinzada. Ampleksan mesaĝon direktis Susanna Slivensky el la Eŭropa Centro pri Modernaj Lingvoj, kiu havas sian sidejon en Graz. Ni specimene citas el iliaj alparoloj.
• La akompana al la programinformo foto montras iun el la posttagmezaj diskutoj pri la kongresa temo, kiun gvidis Mireille Grosjean.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Get every episode summarized
Each time Pola Retradio en Esperanto publishes, we email you a written briefing from the transcript — the topics, who appeared, and any specific claims, with the ad reads skipped.
Email me new episodesFree for 3 shows. No card needed.
No transcript yet
This episode has not been transcribed. Request it and it moves to the front of the queue.
More episodes
More from Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.09.2026
Pola Retradio en Esperanto
Sep 5, 202626:30skipped_language

E_elsendo el la 30.08.2026
Pola Retradio en Esperanto
Aug 31, 202626:38pending

E_elsendo el la 25.08.2026
Pola Retradio en Esperanto
Aug 25, 202630:45pending

E_elsendo el la 20.08.2026
Pola Retradio en Esperanto
Aug 20, 202633:33pending