Skip to content
TrackPodcasts
societyJun 20, 202626:05pending

E_elsendo el la 20.06.2026

About this episode

En la 1478-a E_elsendo el la 20.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo historian interparolon (1992) de redaktoro Andrzej Pettyn kun konata viena esperantisto, parolisto de la vienaj E-elsendoj pri tio, kiel komenciĝis la kunlaboro de vienaj, aŭstraj esperantistoj kun la Pola Instituto en la aŭstra ĉefurbo. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 20.06 - ni informas pri novaj tradicioj registritaj en la pola Listo de la Nacia Kulturheredaĵo; pri la 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo, la institucio, kiu rolis kiel ĝermo de la unua Belarta Akademio en Pollando; pri la ekspozicio de Ewa Juszkiewicz en Madrido, reinterpretanta la tradicion de la eŭropa virina portreto. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Skolta Ĵamboreo en 2028 en Gdansko kaj ebleco, ke kontribuu al ĝi esperantistoj. Interesiĝantoj kontaktu: [email protected] ĝis 30.08.26. • Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Artisto”. La akompana foto de sentitola bildo de Ewa Juszkiewicz prezentas unu el ŝiaj tolaĵoj: CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

Get every episode summarized

Each time Pola Retradio en Esperanto publishes, we email you a written briefing from the transcript — the topics, who appeared, and any specific claims, with the ad reads skipped.

Email me new episodes

Free for 3 shows. No card needed.

No transcript yet

This episode has not been transcribed. Request it and it moves to the front of the queue.

E_elsendo el la 20.06.2026

Pola Retradio en Esperanto

0:00
26:05

More episodes

More from Pola Retradio en Esperanto

View all episodes →