Skip to content
TrackPodcasts
societyMar 21, 202628:24failed

E_elsendo el la 20.03.2026

About this episode

En la 1460-a E_elsendo el la 20.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – ni informas pri la rekonstruo de la varsovia Arsenalo, en kiu sian sidejon havas Ŝtata Arkeologia Muzeo; pri la porokaza prezento de la pentraĵo de Elisabeth Jerichau-Baumann „Kapeto de vilaĝa knabino”  lige kun la marta Virina Tago.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri literatura konkurso por itallingvuloj daŭranta ĝis la fino de majo 2026, organizita de Itala E-Federacio.
• En la redakcia interparolo Barbara kaj Gabi referencas al la pasinta Tago de Virinoj interŝanĝante kelkajn ideojn pri ŝanĝiĝanta pozicio de virinoj en la nuntempa mondo, avantaĝoj kaj eventualaj malavantaĝoj.
• Muzike ni memorigas la 2-an parton de la kanzono de Kajto „Kiel la Tero belas” por la komenciĝanta hodiaŭ en la norda hemisfero astronomia printempo. Nian programinformon akompanas bildo de „Kapeto de vilaĝa knabino” de Elisabeth Jerichau-Baumann rigardebla en la varsovia Reĝa Kastelo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

Get every episode summarized

Each time Pola Retradio en Esperanto publishes, we email you a written briefing from the transcript — the topics, who appeared, and any specific claims, with the ad reads skipped.

Email me new episodes

Free for 3 shows. No card needed.

Hosts & guests

No transcript yet

This episode has not been transcribed. Request it and it moves to the front of the queue.

E_elsendo el la 20.03.2026

Pola Retradio en Esperanto

0:00
28:24

More episodes

More from Pola Retradio en Esperanto

View all episodes →