
About this episode
En la 1454-a E_elsendo el la 15.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ la heroo de nia felietono pri koninda polo estas Stefan Norblin, plastikisto, pentristo, karikaturisto, ilustristo, projektanto de internoj, arkitekturo kaj modo. Ni koncentriĝas pri lia trijara estado en Hinda Unio en la jaroj de la 2-a mondmilito, kaj liaj verkoj por hinduniaj maharaĝoj.
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj retroplukaĵoj ni informas pri interesa ekspozicio el la limo de scienco kaj arto „Spegulo – inter iluzio kaj realo”; pri la partopreno de Lodzo en la finna legomaratono dediĉita al „Muminoj” okazinta fine de januaro; pri la refunkciigita astronomia horloĝo en Gdansko, unu el la kulturhavaĵoj de la urbo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la 38-a Esperantologia Konferenco. Ni memorigas pri la unua literatura konkurso Kálmán Kalocsay [www.literaturavivo.com]. Ĉeokaze ni prezentas lian primovadan poeziaĵon „La fundamento kaj la palalco”.
• Kun profunda bedaŭro ni eksciis pri la dua inundo, kiu plagis la produktejon Vinilkosmo. En tiu kunteksto ni memorigas la titolan kanton el la lasta albumo aperinta ĉe ĝi – „La nova ĝardeno” de Vojaĝo. La programinformon akompanas reta foto prezentanta iun el la pentraĵoj de Stefan Norblin farita dum lia estado en la Hinda Unio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
Get every episode summarized
Each time Pola Retradio en Esperanto publishes, we email you a written briefing from the transcript — the topics, who appeared, and any specific claims, with the ad reads skipped.
Email me new episodesFree for 3 shows. No card needed.
No transcript yet
This episode has not been transcribed. Request it and it moves to the front of the queue.
More episodes
More from Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.09.2026
Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 30.08.2026
Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.08.2026
Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 20.08.2026
Pola Retradio en Esperanto