
About this episode
En la 1492-a E_elsendo el la 06.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de SAT-reprezentantoj Haesim PARK kaj Marcelo Redulez. Pri ŝanĝo de respondecoj pri la scienca laboro de UEA informas François Lo Jacomo dum Amri Wandel proksimigas kaj invitas al la bunta scienca programo de la 111-a UK en Graz. En nia raporto ni informas pri la riĉa turisma programo de la 111-a UK, inkluzive de la merkreda Ekskursa Tago. Ni informas pri la ĵaŭda 4-sesia Esperantologia Konferenco kaj pri omaĝaj programeroj dediĉitaj al Kalocsay kaj Auld unuflanke kaj aliflanke pri la forpasinta en decembro Roman Dobrzyński, dokumentisto de Esperantujo.
• La foto akompananta la programinformon rilatas al la Esperantologia Konferenco kaj prezentas Klaus Schubert, kiu enkondukas Gabriela Skonieczna al ŝia prelego, dediĉita al defioj kaj ŝancoj de la Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
.
Get every episode summarized
Each time Pola Retradio en Esperanto publishes, we email you a written briefing from the transcript — the topics, who appeared, and any specific claims, with the ad reads skipped.
Email me new episodesFree for 3 shows. No card needed.
No transcript yet
This episode has not been transcribed. Request it and it moves to the front of the queue.
More episodes
More from Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 05.09.2026
Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 30.08.2026
Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 25.08.2026
Pola Retradio en Esperanto

E_elsendo el la 20.08.2026
Pola Retradio en Esperanto